2016년 9월 4일 일요일

Esperanto-Junul-Kurso - SAT-Amikaro (1952)

https://drive.google.com/file/d/0BycM5nRsJLN_UGFJT2JVYTdZWFU/view?usp=sharing






Junulkurso

La Junulkurso (aŭ Junul-Kurso, eĉ Esperanto-Junul-Kurso, laŭ la kovril-bildo) estas ilustrita lernolibro de Esperanto verkita rekte en Esperanto laŭ la rekta metodo, destinita precipe al junularo, sed kiu uzeblas - kaj multe uziĝas - ankaŭ por aliaĝa publiko. Ĝin aŭtoras Petro Luiso kaj ĝi aperis unuafoje en 1952 eldonite de SAT-Amikaro. Okazis multaj reeldonoj: 2a en 1957, 3a en 1961, 4a en 1970, 5a en 1981 kaj 6a en 2002.
En 2003, en komuniko de la gazetara komuniko de SAT-Amikaro (tiam zorgata de Henriko Masono), oni povas legi pri ĝi:
Ĉar konfirmiĝas tra la mondo (Irano, Brazilo, Pollando...) kaj tra la jaroj la intereso kiun vekas la rektmetoda lernolibro "Junulkurso", kvankam ĝia unua eldono aperis en 1952, la dua en 1957, la tria en 1961 kaj la kvara en 1970, ties eldonisto, SAT-Amikaro, permesas ĝian liberan uzon, parte au entute, en ĉiuj landoj escepte de Francio, Belgio, Svisio kaj Kebekio sub kondiĉoj ke :
1. la uzado estu senpaga por la lernantoj,
2. ke aperu la indikoj pri la fonto : "Junulkurso", kaj ties eldonisto : SAT-Amikaro, kun ties adresoj poŝta (134, boulevard Vincent Auriol, FR-75013 Paris, Francio), interreta : <esperohm@...> kaj ttt-eja : [www.esperanto-sat.info],
3. ke,
a. en kazo de presita eldono, SAT-Amikaro ricevu du ekzemperojn de la koncerna eldono au adaptaĵo;
b. en kazo de interretaj paghoj, ghi ricevu kelkajn ekzemplerojn de montrindaj Esperanto-libroj eldonitaj en la koncerna lando, uzeblaj ekzemple por ekspozicioj au aliaj manifestadoj pri Esperanto.
Havebla ĉe la Libroservo de SAT-Amikaro, Junulkurso estas 96-paĝa, 20-leciona lernolibro en formato 240x150 mm. Ĝia prezo estas 7 eŭroj kun aparta libreto de komentoj en la franca. Ekzistas komentoj ankaŭ por hispanlingvanoj, itallingvanoj, portugallingvanoj, kaj svedlingvanoj. La kasedo adaptita al ĝi kaj internacie uzebla kostas 7 eŭrojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

댓글 없음:

댓글 쓰기